Javier Mariscal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Javier Mariscal
Persona informo
Naskonomo Javier Errando Mariscal
Naskiĝo 9-an de februaro 1950 (1950-02-09) (74-jaraĝa)
en Valencio,  Hispanio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo dezajnisto • bildliteraturistoscenaristo • pentristo • skulptistofilmreĝisoro
vdr

Javier Errando MARISCAL (Valencio, 9a de februaro 1950) estas hispana plurfaka dezajnisto. Ekde 1970 li loĝa kaj laboras en Barcelono.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Meblodezajno de Mariscal.

Li ekkarieris en la etoso de la subtera bildoliteraturo en publikaĵoj kiel El Rrollo enmascarado kaj Star, kun Nazario kaj poste kun Montesol kaj Onliyú li partoprenis en la albumo Nasti de plasti (1976). Inter 1979 kaj 1981 li dediĉis sin al dezajnado de mebloj. En 1987 li ekspozicias en la Centro Georges Pompidou de Parizo kaj partoprenis en la Documenta de Kassel.

Laŭlonge de la 1980-aj jaroj li dezajnis kelkajn kolektoj de teksaĵoj por Marieta kaj Tráfico de Modas kaj ekspozicias en la salono Vinçon de Barcelono. En 1989 lia maskoto Cobi estis elektita por simbolo por la Somera Olimpiko 1992 kaj tio famigis lin internacie. En 1995 Twipsy estis elektita kiel maskoto de la Ekspo 2000 de Hanovro, kaj tiukadre li sekvis kun la meblodesegnado.

En 2002, lia plurfaka kariero kulminis per la integra desegnado de la Gran Hotel Domine Bilbao, ĉe la Muzeo Guggenheim Bilbao kaj la Rio de Bilbao. Laŭlonge de la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj li dediĉis sin al desegnado por gravaj komercaj kaj instituciaj firmaoj. En 2010 li partoprenis en la animacia filmo Chico y Rita kun Fernando Trueba kaj Antonio Errando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Javier Mariscal en la hispana Vikipedio.