Muzeo Guggenheim Bilbao

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzeo Guggenheim Bilbao
eŭske: Guggenheim Bilbao Museoa, hispane: Museo Guggenheim Bilbao
muzeo
Guggenheim-bilbao-jan05.jpg
Oficiala nomo: Museo Guggenheim Bilbao
Ŝtato Flago de Hispanio  Hispanio
Regiono Eŭskio
Tipo de muzeo pri arto
Situo Muzeo Guggenheim Bilbao
 - koordinatoj 43°16′7″N 2°56′3″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 43.26861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">43.26861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 43.26861; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Muzeo Guggenheim Bilbao)
Establita 18-a de oktobro 1997)
Direktoro Juan Ignacio Vidarte
Por publiko jes
Vizitantoj 962 358 (2011)[1]
Situo enkadre de Hispanio
RedHut.svg
Situo enkadre de Hispanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Guggenheim Museum Bilbao
Retpaĝo: www.guggenheim-bilbao.es

La Muzeo Guggenheim Bilbao estas muzeo de moderna kaj nuntempa artoj, desegnita de kanada-usona arkitekto Frank Gehry, konstruita de Ferrovial, kaj lokita en Bilbao, Eŭskio, Hispanio. Ĝi estas konstruita apud la rivero Nervión, kiu fluas tra Bilbao al Atlantika marbordo. La Guggenheim estas unu el pluraj muzeoj apartenantaj al la fondaĵo Solomon R. Guggenheim. La muzeo prezentas konstantajn ekspoziciojn de verkoj de hispanaj kaj internaciaj artistoj.

Unu el la plej admirataj verkoj de nuntempa arkitekturo, la konstruaĵo estis aklamita kiel "grava momento en la arkitektura kulturo", ĉar ĝi reprezentas "unu el tiuj maloftaj momentoj kiam kritikistoj, akademianoj, kaj la ĝenerala publiko estis ĉiuj tute kunigitaj pri io". La muzeo estis la konstruaĵo plej ofte nomata kiel unu el la plej gravaj verkoj kompletigitaj ekde 1980 en la 2010 Monda Arkitektura Enketo inter fakuloj pri arkitekturo.

Enhavo

Historio [redakti]

La ideo krei muzeon aperis en februaro 1991, kiam la registaro de Eŭskio kontaktis la Solomon R. Guggenheim Fondaĵon, proponante kunlaboron en la kreo de muzeo kiu estus parto de reto de la fondaĵo. La interkonsento estis atingita en decembro, kaj la laboro pri konstruaĵo, komencita en 1994.

Arkitekturo [redakti]

La konstruaĵo havas areon de 24 000 m². Ĝi estas konstruita de titaniaj platoj kaj vitro. Ĝi havas dinamikecan formon, kiu konsistas el fleksecaj elementoj, ondecaj linioj kaj likvecaj formoj. Por desegni ĝin, oni uzis komputilan programon CATIA, uzita en la aeronaŭtika industrio. La konstruaĵo konsistas de tri etaĝoj de ekspozicioj.

Ekspozicioj [redakti]

Referoj [redakti]

  1. Balance. El Museo Guggenheim Bilbao cierra el año 2011 con 962.358 visitantes.

Eksteraj ligiloj [redakti]