Jean-Bertrand Aristide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aristide (maldekstre) kun Bill Clinton (dekstre)

Jean-Bertrand ARISTIDE, naskita la 15-an de junio 1953 en Port-Salut (Haitio), estas eksa haitia sacerdoto kaj politikisto. En 1991, de 1994 al 1996 kaj de 2001 al 2004 li estis prezidento de sia lando.

Post edukiĝo en seminario kaj ordino kiel salesiana sacerdoto li petis kaj ricevis liberigon de siaj votoj. En 1996 li edziĝis; kun sia edzino li havas tri gefilojn.

En decembro 1990 li kandidatis pri la ofico de prezidento kaj estis elektita per 67 % de la voĉoj. En 1991 li estis forpelita de armeanoj. Post interveno de Usono li povis en 1994 reveni en siajn landon kaj oficon. En 1996 li ne rajtis kandidati, ĉar la konstitucio malpermesas tujan reelekton. En 2000 li estis denove elektita.

Je la 24-a de februaro 2004 li devis forlasi sian landon pro internaj kvereloj kaj post interveno de Usono. Li vivas en ekzilo (unue en la Centrafrika Respubliko kaj Jamajko, nun en Sudafriko), sed plu konsideras sin prezidanto, kvankam laŭ deklaro de Usono li oficiale demisiis.

Vidu ankaŭ