Jean-Claude Duvalier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Claude Duvalier
Persona informo
Jean-Claude Duvalier
Jan Klod Divalye
Naskiĝo 3-an de julio 1951 (1951-07-03)
en Portoprinco
Morto 4-an de oktobro 2014 (2014-10-04) (63-jaraĝa)
en Portoprinco
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Haitio vd
Alma mater Universitato Ŝtata de Haitio • Institution Saint-Louis de Gonzague vd
Partio National Unity Party vd
Familio
Patro François Duvalier vd
Patrino Simone Duvalier vd
Edz(in)o Michèle Bennett vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Claude Duvalier, kromnomita Bebe Dòk (naskiĝis la  3-an de julio 1951(nun 1951-07-03) en Portoprinco, mortis la 4-an de oktobro 2014) estis politikisto de Haitio. Li estis prezidento porviva kaj diktatoro de Haitio inter 1971 kaj 1986, kaj tiele estis la plej juna ŝtatestro de la moderna historio, ĉar akiris la povon kiam li estis 19‑jaraĝa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de la diktatoro François Duvalier (Papa Doc), kaj laŭ la konstitucio de 1964, alvenis al la prezidenteco porviva post la morto de sia patro en 1971. Tiujare li kreis la roton de la Leopardoj, por kontraŭefiki la memstaran povon de la polico de la eksa reĝimo de sia antaŭanto nome la Tonton Macoute, sed kun sama rezultoj: terurigi la loĝantaron.

Lia regado karakteriziĝis per internaj luktoj inter membroj de lia familio, kaj la influo de lia patrino, kun depresio de la haitia ekonomio, la altega koruptado kaj la nehumana subpremado kontraŭ ĉia dizidenteco.

Li edziĝis kun Michèle Bennett, mulato apartenanta al la haitia alta klaso. Ŝi havis negativan influon por lia regado, ĉar ŝi estis konata pro siaj grandaj elspezoj pri juveloj kaj vestoj, dum malriĉeco mortigis la loĝantaron.

Insurekcio finigis lian regadon je la 7‑a de februaro de 1986, post la retiro de la milita kaj ekonomia apogo de Usono kaj pro puĉo de la armeestro, Henri Namphy.

Post lia eksigo, Duvalier kaj lia familio ekziliĝis en Francion. En 1994, li devis rezigni sian francan sidejon, ruinigita de senlimaj disipado kaj malŝparo.

En 2005, Duvalier anoncis sian intencon reveni en Haition por kandidati al la prezidenta balotado de Haitio la sekvan jaron, laŭ la Partio de la Nacia Unio, sed li ne povis enskribiĝi en la balotejo. En 2007, per mesaĝo, diskursis en franca kaj petis publike pardonon al la haitia popolo pro malhumaneco de sia eksa diktatoreco, sed ĝenerale tio estis malatentata de plimulto de la haitianoj inklude la prezidenton de la Respubliko, René Préval.

Reveno[redakti | redakti fonton]

La 16‑an de januaro 2011, li revenis patrujon post 25 jaroj por "helpi la patrolandon" laŭ propra deklaro. Akompanata de sia koramikino Véronique Roy, li estis jam atendata fare de iamaj kunlaborantoj, ekspartianoj kaj ĵurnalistoj. Du tagojn poste, oni arestis lin en la ĉefurba luksa hotelo "Karibe" por transporti lin al la prokurorejo por pridemandoj. Tamen li sukcesis ricevi liberigon kaj nuran devigon esti ĉiam je la dispono de la justico. Laŭ indikoj de la advokato malliberigo de Duvalier neniel akordas kun la haitiana konstitucio. La prokuroro ekis proceduron kontraŭ lin pro korupteco, misuzo kaj ŝtelo el la nacia fisko.

La 4-an de oktobro 2014, Duvalier mortis pro korinfarkto en la aĝo de 63 jaroj.