Jean Markale

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean MARKALE (naskiĝis la 23-an de majo 1928 en Parizo) estas pseŭdonimo de la franca verkisto, poeto, konferencisto Jaques BERTRAND.

Li publikigis multajn librojn pri la kelta civilizo. Liaj unuaj libroj estis iom malfacile legeblaj, ĉar enhavantaj multajn detalojn, sed lia stilo evoluis kaj ebligis al multaj homoj ekscion pri la vivmaniero de la keltoj.