Jean Pirro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean PIRRO (naskiĝis la 24-an de decembro 1813 en Woustviller apud Sarreguemines, mortis la 3-an de februaro 1886 en Saint-Dizier[1]), nomata ankaŭ M. (= Monsieur?) PIRRO aŭ - eble erare - Jean M. PIRRO, estas aŭtoro de la planlingvo Universalgloto. Li naskiĝis en germanlingva familio en Loreno kaj estis instruisto pri la germana kaj muziko en la franca urbo Saint-Dizier. En 1868 li prezentis sian planlingvon en libro, kiu aperis preskaŭ samtempe en la germana ("Versuch einer Universalischen Sprache", Bar-le-Duc) kaj la franca ("Langue Universelle", Parizo).

Li estis patro de la muzika sciencisto kaj orgenisto André Pirro (1869-1943).

Literaturo

  • Paolo Albani, Berlinghiero Buonarroti, Aga Magéra difura. Dizionario delle lingue immaginarie, p. 332
  • Ernest Drezen, Historio de la Mondolingvo, 1991, p. 260
  • Otto Jespersen: Du pionires de interlinguistike. Jean Pirro et Charles B. Waite. Mondo 20 (22). 1932: 7 (237), p. 161-169
  • A. Z. Ramstedt: M. Pirro. Cosmoglotta 10. 1931: 5 (78), p. 86-89.
  • Gaston Waringhien: Lingvo kaj vivo, 2-a eldono, Roterdamo 1989, p. 40 kaj 449

Eksteraj ligiloj

greke Anglalingva paĝo kun foto de Pirro kaj reproduktita parto de lia franclingva libro. greke Prezento de la germanlingva libro (en Universalgloto) greke Franclingva versio de la libro (rete legebla)

Piednotoj