Jeca Tatu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeca Tatu
literatura rolulo
Kreita de José Bento Monteiro Lobato
Verko Urupês
Informoj
Sekso vira
vdr

Jeca Tatu [ĵeka tatu'], nomo kun signifo "stulta dazipo", estis simbolo de mallaborema kaj neiniciatema kamparano, analfabeta kaj senperspektiva civitano. Li estis elpensita komence de la 20-a jarcento de brazila verkisto Monteiro Lobato kiel rolulo en la verko Urupês.

Brazila restoracio en landinterno de San-Paŭlio je la nomo Jeca Tatu, kun logotipo, kiu memorigas simplaniman kamparanon.
Jeca Tatu, de brazila karikaturisto Belmonte (1896-1947)

Kiel bienisto, Monteiro Lobato batalis kontraŭ kamparanoj, kiuj bruligis arbarojn por havigi al si grundojn por kultivado kaj verkis artikolojn por ĵurnaloj. Tiuj artikoloj famigis lin kiel verkiston kaj Jeca Tatu fariĝis simbolo populara dum multaj jardekoj. Longe poste, Lobato pentis pri tio, konsiderinte, ke kamparano ne estas stultulo, sed senpovulo forgesita de la landa registraro kaj de la socio.

"Jeca Tatu ne estas tia, li troviĝas tia", diris Lobato, kiu perturbis la tiaman intelektularon, kiu nutris romantikan vizion pri la kamparanoj. Jeca Tatu, je maldensa barbo kaj kalkanoj kun fendetoj (ĉar tiu ne ŝatis porti ŝuojn), estis malriĉa, malklera kaj malema al higienaj kutimoj. Li loĝis en la regiono Vale do Paraíba Paulista, konata pro tiama postresto.

En 1924, kreiĝis en radiprograma kampanjo, Jeca Tatuzinho (eta Jeca Tatu), kiu instruis konceptojn pri persona kaj hejma higieno al infanoj.