Jenő László

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LÁSZLÓ Jenő (pro. la:slo:) estis hungara advokato naskita en Satmaro la 5-an de marto 1878 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de decembro 1919.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Jenő iĝis advokato en 1906, li estis prokuroro de la Vas- és Fémmunkások Országos Szövetsége kaj de la sindikato de veturigistoj. En 1907 li atakis en sia artikolserio en Népszava la publikadministracion. De 1907 li aliĝis al la maldekstra grupo gvidita de Gyula Alpári. En 1919 dum la unua respubliko li partoprenis la fondadon de la hungara komunista partio, li estis ano de la unua gvidantaro de la partio. Li estis prokuroro de partio, politika komisaro. Post la falo de la hungara sovetrespubliko oni kondamnis lin al morto kaj ekzekutis lin.

Fonto[redakti | redakti fonton]