Jesuo kaj la virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jesuo kaj la virinoj konsideras kaj studas la sintenon de Jesuo rilate la virinojn kaj kiel el tiu lia sinteno fontas la kristana feminismo.

Teoriuloj kaj esploristoj pri tiu temo hastas altiri la atenton sur la la fakto ke kiam la Difilo decidis enkarniĝi kaj esti bezona de homa DNA ne elektis viran kontribuaĵon sed sin helpis per virina utero je kiu, laŭ teoria vidpunkto, li ne bezonis profiti. Mirige elstaras ankaŭ la difino pri Jesuo-Difilo uzita de Sankta Paŭlo, tiu “el virino naskita”. [1]

Tia estas la pozicio de Maria patrino de Jesuo, kiu poste en Kana Galilea (Joh 2,1) kaj ĉe la piedoj de la kruco (Jo 19,25-27)[2] “kaj en la manĝosalono Maria implicite estas proklamata Patrino de la Eklezio. Al tiu alteco neniu kreita viro estas levita.

Jesuo kaj virinoj de la Evangelio[redakti | redakti fonton]

Krom Maria, en la Evangelio multaj aliaj virinoj okupas la scenon kaj montras kia estis la sinteno kiun Jesuo uzis, do, la konsidero en kiu li ilin tenis. Magdalena kies pasinto ne tro kongruas kun la biblia moralo, pri kiu Li faras eĉ la unua atestanto pri la resurekto, rompante la tabuon kiu neis la validecon al la virinaj atestaĵoj.

La du du fratino de Lazaro, Marta kaj Maria, en kiuj Li montras la saman amikecom kiu li havis kun la frato. Sed ankaŭ, kaj eble precipe, en la renkontiĝo kun ili metas al lumo kiel ankaŭ la virino havas malfermitaj antaŭ si, sen iu ajn diskriminicio, la mistikajn profundecojn de la renkontiĝo kun Dio. Neniam tio aperas en la Malnova Testamento aŭ en la paralela hebrea tradicio.

Inkluzive, do, la vojon de tiu “virgeco pro la regno” kiu estis novaĵo por Izraelo, kaj kiu malfermas la horizontojn trans la paro kaj por la viroj kaj por la virinoj. Kondiĉe, tamen, ke la virinoj, unuaj, ekvidas sen sin perdi tra tio kio estas relativa kaj efimera: “Marta, Marta, vi zorgas kaj agitas por multaj, sed nur unu estas la afero pri kiu oni bezonas: Maria elektis por si la plejbonan parton” (Lk 10,41).

Sama parolado pri la virino Samaria ĉe la puto de Jakobo. En mondo en kiu “multe parolanto kun virino, estas kaŭzo de danĝero al si mem, neglektas studon pli la leĝo kaj ekaliras al Geeno”, la revolucia normaleco per kiu Jasuo rilatis kun virinoj ne povis esti simpatie rigardata, kiel aperas en la Evangelio de Johano kie la disĉiploj surprizas Jesuon parolanta kun virino ĉe Samario: “27 Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi? (4, 27)”.

Kial ne paroli kun virino? Kion faras Jesuo? Al kiu Jesuo malkaŝas eĉ la misterojn plej altajn ligitajn al sia alveno kiel Mesio?

Sed ankaŭ la multaj aliaj virinoj kiuj preĝpetas sanigajn miraklojn por si mem aŭ por siaj karuloj kaj kiuj, tuŝinte la koron pro sia fido kaj kapablo ami, ilin obtenas. Jesuo lasas ke ĉiuj, inkluzive infanojn, alkuru al li por ke lia sava anonco ne konas iun ajn diskrimini-nacion.

Tiu sama Jesuo kiu, kiam venas eksplicite provokita koncerne la rilatojn viro/virino, deklaras kun granda klareco: La adulto estas grava peko kiu ne koncernas certe nur virinojn: “kiu senpekas lanĉi la unuan ŝtonon”. Koncerne poste al la geedziĝo ne aperas elirvoj: Veras, Moseo pro la malmoleco de la koroj permesis la ripudion. Sed nun la aferoj korektiĝas. Necesas reveni al la komenco. Al la dia origina plano en kiu la amo kaj la respekto inter viro kaj virino geedziĝe unuiĝintaj devas eksludi ne nur la konkretajn gestojn, eksterajn, kontraŭ la amo sed devas eniri ĝis la intimon. Ili devas atingi la pensojn mem, la intencojn mem.[3]

Digneco kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

Kutime Teologoj katolikaj distingas en la kristana alvoko la dignecon de la fidelulo el la funkcio en de la eklezio. La unua fondiĝas sur la bapto kiu igas ĉiuj “filoj de Dio en Kristo”, la dua, portempa kaj valida nur sur tera, estas pura momenta funkcio kiu ne pliigas la dignecon. Jŭs tiu distingo trovis konsenton ankaŭ ĉe la “magisteriaj” dokumentoj kiel legeblas en la encikliko Evangelii Gaudium (vidu en Virina sacerdoteco kaj Papo Francisko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. “sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan,” (Gal 4. 4).
  2. ”25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. 26 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! 27 Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.”
  3. La evangeliaj virinoj estas naŭ (kiel estas naŭ la kolonoj de la nova sankteajo “Duc in altum” (= “Iru al la alta mato”, evangelio laŭ Luko 5,4-10) en Magdalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Santi, Il quinto Vangelo, Ciesse Edizioni, 2010 ISBN 978-88-905090-0-1 (la romano enhavas eron de la perdiĝinta apokrifa Evangelio laŭ Maria Magdalena.
  • Maura Del Serra, La Maddalena: eros e agape, in "Sapienza", 40, fasc. 3, luglio-settembre 1987, pp. 333–337
  • Susan Haskins. Mary Magdalene: Myth and Metaphor.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Italingve
  • [2] I
  • [3] Italigve: la virinoj sekvas Jesuon el Galileo ĝis Jerusalemo.