La misiejo estis fondita en 1610.[1] Ĝi estis forlasita pro la leĝo kiu forpelis ĉiujn jezuitojn el la Hispana Imperio, inkluzive de transmaraĵoj en 1767. La ruinoj estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1984, ikune kun aliaj de la regiono.[1] La ruinoj estis kovritaj de vegetaro. En arkeologio oni nomas ĝin Loreto II (aŭ Loreto 2) por distingi ĝin de la unua setlejo samnoma en la nordo de Guayrá.