Jezuita preĝejo (Sibiu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jezuita preĝejo en Sibiu
Interno de la jezuita kirko sibia

La Preĝejo Sankta Triunuo (rumane: Biserica Parohială Romano-catolică Sf. Treime; germane: Jesuitenkirche Zur Heiligen Dreifaltigkeit in Hermannstadt) estas eksa jezuita kirko en baroka stilo. Ĝi situas ĉe Granda Placo Sibiu en Rumanio formante unuon kun la iama jezuitanejo, la nuna romkatolika paroĥestreja.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1543 ĉiuj kirkoj estis protestantismaj. Nur kiam Transilvanio habsburgiĝis reestiĝis katolika komunumo.

Post 1689 ceditis al la jezuitoj vend-pergoloj de sur Granda placo. Kiam ili postulis konstruareon kirkan samloke la urba magistrato rifuzis. En 1721 la komandanta generalo Damian Hugo von Virmont prezentis finvortigitan kontrakton laŭ kiu la jezuitoj ricevis sufiĉe da areo kaj por kirko kaj por palaco. La fundamenta ŝtono metitis en 1726. En 1733 la konstruo finiĝis kaj konsekron faris en la 13.9. lia episkopa moŝto Gregor Sorger[1][2] La arkitekture memstara turo, tra kiu kondukas strateto inter la Granda kaj la Malgranda placo aldonitis nur en 1738. Post neniigo de la ordeno en 1773 la konventa kirko iĝis simpla paroĥuja preĝejo por la romkatolikaj fideluloj.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kirko estas murpilastra kirko (t.n. Vorarlberg-stilo) kun du flankaj kapeloj en ĉiu navero kaj supraj transaj galerioj. La tuto finiĝas en barelvolbeto.

Inter la ĉefe baroka aferaro interna plej valoras pentraĵo de la Dipatrino kun Infano supre de la tabernaklo; specialistoj taksas ĝin la plej grava barokpentraĵo de tuta Sibio.[3] Ĉe la suda vando de la altarejo estas monumento tomba de feldmarŝalo Otto Ferdinand von Abensperg und Traun (1677–1748), verko de la skulptisto Anton Schuchbauer.[4] La vitraloj kun motivoj bilbiaj, hagiografiaj kaj alegoriaj faritis en 1901 en Budapesto en klasikisma stilo. Pentrotrompo ŝajnigas diversajn artistaĵojn esti pli grandaj ol ili vere estas. La bildojn en la navo faris la germana pentristo Ludwig Kandler en 1904.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sorger ene de la katolika hierarkio
  2. Kp. Hermann Fabini, Hermannstadt. Porträt einer Stadt in Siebenbürgen, Hermannstadt Heidelberg 2003, p. 64.
  3. Prie ĉe porturista paĝaro
  4. Nicolae Sabău, Der Bildhauer Anton Schuchbauer (1719-1789), Cluj-Napoca 1979, p.61

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

45.797124.1512