Jezuita preĝejo Sankta Jozefo (Szeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jezuita preĝejo Sankta Jozefo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Jezuita preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Szeged.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Szeged pluraj komunumoj de jezuitoj vivis en la 20-a jarcento. Unu el tio konstruis tiu ĉi preĝejon en 1931, sed jam pli frue funkciis kapelo establita en ĉambro de la najbara domo. Inter 1950 kaj 1989 la jezuitoj ne povis servi en la preĝejo, en tiu erao la kutima dioceza pastreco servis. Interne en 1969, ekstere en 1973 okazis plenaj renovigoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La jezuita kirko situas laŭ la trotuaro, maldekstre kun alia domo ĝi kontaktiĝas. La fasado estas simetria kaj iomete agordas al la strato domserio. Sur la teretaĝa kaj etaĝa nivelo krom la enirejo estas diversaj fenestroj. Ĉe la tegmenta nivelo estas granda timpano, interne reliefoj pri Kristo kun infanoj, respektive Sankta Jozefo kun bebo. La plej supre (ĉe pinto de timpano) granda kruco altiĝas, apude Sankta Maria kaj Maria Magdala. Interne la fresko estas videbla pli malsupre.

Fresko

Kermeso okazas en la 19-an de marto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.