Jezuitaj Ejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jezuitaj Ejoj*
Monda Heredaĵo

AltaGracia.jpg
Ejo Alta Gracia
Lando Flago-de-Argentino.svg Argentino
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 995
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Jezuitaj Ejoj (hispane Estancias Jesuíticas) estis antikvaj ejoj agrikulturaj dizajnitaj kaj administritaj de la jezuitoj, situantaj en la nuna provinco Kordobo, Argentino. La arkitekturaj aroj de ĉiu ejo, aldonitaj al la Manzana Jesuítica de la urbo Kordobo, kiu estis religia-administra sidejo de la Jezuita Provinco de Paragvajo, estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 2000.

La jezuitoj malfermis ses Ejojn ĉirkaŭ la argentina provinco Kordobo, nomataj Caroya, Jesús María, Santa Catalina, Alta Gracia, La Candelaria kaj San Ignacio.

La farmo kaj la komplekso, ekkonstruitaj en 1615, estis forlasitaj de la jezuitoj pro la forpelo laŭ leĝo de la reĝo Karlo la 3-a de Hispanio. Ilin administris la franciskanoj ĝis la jaro 1853, kiam la jezuitoj revenis al Ameriko. Tamen, la universitato kaj la lernejo estis naciigitaj unu jaron poste.

Ĉiu ejo havas sian propran lernejon kaj aron de konstruaĵoj, ĉirkaŭ kiuj kreskis urboj kiaj Alta Gracia. La Ejo San Ignacio ne plu ekzistas.