Jiang Kemei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jiang Kemei estas huĉinistino, kiu laboras kiel solistino de la Ĉina Radia Nacia Orkestro jam pli ol 10 jarojn. En la ordinaraj tagoj ŝi aspektas kvieta kiel studentino, sed ludante kordinstrumenton sur scenejo, ŝi komplete kunfandiĝas en la muzikon, kiun kontente ĝuas la aŭskultantoj.

Kiam ŝi estis malpli-ol-10-jaraĝa, ŝi estis kortuŝita de muziko kaj tiam komenciĝis ŝia vivo de artisto. Aŭskultinte solon "Akvo de Rivero" ludatan per huĉin-o, ŝi emociiĝis ĝis larmoj. (Huĉin-o estas ĉina nacia du-korda arĉa instrumento.) Kvankam ŝi ne komprenis la enhavon, kiu konigas, ke iu virino ploras ĉe rivero pro perdo de la edzo, tamen ŝi sentis, ke la muziko estas malĝoja kaj kortuŝa. Tial ŝi decidis lerni por kortuŝi aliajn per la muziko…

Jiang Kemei eniris en konservatorion kun la infana sonĝo. Ŝia ludo ne nur kortuŝis multajn ĉinojn, sed ankaŭ okcidentanojn. En 1994 ŝi vizitis Portugalion kaj ludis portugalan popolkanton "Mevo" per huĉin-o. El la malĝoja sono oni ŝajne vidis belan mevon flugantan ĉien, mortontan…Kiam ŝi finis la ludon, la spektantoj ankoraŭ ne elliberigis sin el la malĝojo. Post ioma silento ili varme aplaŭdis. Ili dankis la ĉinan artistinon pro ŝia bona kompreno kaj prezento de la portugala nacia muziko. Jiang Kemei foje kaj refoje revenis al la scenejo por danki aplaŭdon de la spektantoj. Ŝi diris, ke korda muziko de Ĉinio estas intima al la vivo. Ĝi estas taŭga por esprimi la homan senton. Ja en tio estas ĉarmo de huĉin-o.

Jiang Kemei faras ĉion eblan por disvolvi la ĉarmon de huĉin-o. Ĉina huĉin-o havas 5 specojn, ĉiu kun 2 kordoj kaj unu arĉo, tamen pro diferenco de materialoj, strukturoj kaj ludmanieroj ili havas proprajn karakterizaĵojn. La muziko ludita per banhu-o de norda Ĉinio estas patosa, tiu per gaohu-o de suda Ĉinio—delikata, tiu per ĝinghu-o por pekina opero—kadenca, tiu per erhu-o—lirika, tiu per ĝonghu-o similas la mezosoprano. En Ĉinio multaj povas ludi unu el la 5 specoj de huĉin-o, sed malmultaj bone ludas 5 specojn. Tamen Jiang Kemei en la banhu-a fakultato en la Centra Konservatorio de Ĉinio studis la 5 specojn, kaj antaŭ diplomiĝo, ŝi donis specialan solo-koncerton, kie ŝi ludis la 5 specojn. Maljunaj muzikistoj kun miro rimarkis, ke ŝi havas riĉan kaj distingiĝan esprim-kapablon.

Ekde 1992, Jiang Kemei estis trifoje invitita al Internacia Muzika Tago en Aomen, tiam ŝi ne nur donis solo-koncerton, sed ankaŭ prezentis kune kun Aomen-a orkestro kaj okazigis kurson de arto. En tiuj tagoj diversalandaj kaj diversnaciaj homoj ofte sursceniĝis por rigardi la diversajn huĉin-ojn malantaŭ Jiang. Ili ne sciis kiel ŝiaj fingroj faras diversajn sonojn sur du kordoj: lirlado, pluvado, birdokanto, homa krio kaj ĉevala henado, tamtamado kaj gongado. En 1995 en Francio iu 85-jaraĝa artisto, premante ŝian manon, diris: "Bonege! Via ludo rememorigis min pri Ĉinio, pri la antikvaj ĉinaj filozofoj Zhuangzi kaj Laozi."

Eble la sono de huĉino iagrade konkordas al la spirito de la du filozofoj. Jiang Kemei malalte taksas famon kaj profiton. Ŝi opinias, ke la artistoj unue estas veraj homoj, malsamaj personecoj kondukas al malsamaj artoj. Tial ŝi sincere akompanas huĉinon.