Huĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flanka vido de erhuo, la plej komuna huĉino

Huĉino aŭ pli korekte huĉjino (ĉine 胡琴; pinjine: húqín) estas ĝenerala nomo de familio de ĉindevenaj kordinstrumentoj kun ronda, seslatera aŭ oklatera sonkesto, tra kiu la kolo trabas. La instrumentoj estas sonigataj per arĉo kaj tenas plej ofte du kordoj (krom sihuo kiu havas na kvar, unuigitaj en du paroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉina vorto 胡琴 (húqín) laŭlitere tradukatas kiel barbara muzikilo. Tio plej probable signifas, ke ĝi ne estas inventita de hanoj, sed devenas de aliaj popoloj, kiuj loĝis en nord-okcidento de la Imperio. Plej probable, huĉjinoj evoluis de ŝjiĉjino (奚琴), la instrumento, kiun fama ĉina muzikteoriisto Ĉen Jang en sia verko Je Ŝu (樂書, yuèshū, laŭlitere Libro de Muziko) priskribis kiel "fremdlanda dukorda liuto". La ŝjiĉjino probable devenis de Ŝji popolo en Centrala Azio kaj estis enkondukita en Ĉinio en 10-a jarcento.

Historie, arĉaj instrumentoj kiel menciita ŝjiĉjino, jagjengo, jaĉjino kaj Korea ajengo estis ludantaj per bastono kovrita je kolofono. Sed Centr-Aziaj popoloj, kiuj vaste uzis ĉevalojn en sia kutima vivo, baldaŭ lernis uzi ĉevalajn harojn por arĉoj kaj tiu invento rapide disvastiĝis tra tuta Azio.

Difinaj Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj huĉjinoj konsistas de malgranda sonkesto kaj longa kolo kun du grandaj kejloj (unu po kordo). Kejloj estis directitaj horizontale kaj trairas tra truoj, drilitaj en la kolo. La sonkestoj havas formon de ses- aŭ okflanka prismocilindro, poziciita kun limigantaj flankoj perpendikulare al la kordoj. La antaŭa flanko, kiun kordoj tuŝas, estas kovrita per iu speco de ledo (tradicie, serpenta haŭto) aŭ fajna tavolo de ligno. La sonkestojn mem oni faras el malmolaj tipoj de ligno, aparte el sandalo kaj aliaj specioj de genro Pterocarpus. Ironie, ofte tre bonkvalitaj instrumentoj estis kreitaj el pecoj de antikva furnituro.

Arĉo de huĉjino plej ofte estas pli-malpli same longa kiel kolo de la instrumento. Haroj de la arĉo situas inter la kordoj, kaj do la muzikisto ne povas apartigi arĉon de la muzikilo mem. La kordoj de huĉjinoj preskaŭ neniam tuŝas la kolon, kaj do la tekniko kiun la muzikistoj uzas por kontroli altecon de sono estas tute alia ol en plimulto de aliaj kordinstrumentoj. La kordojn oni tradicie faris el torditaj bendoj de silko, sed ekde mezo de 20-a jarcento plimulto de muzikistoj komencis uzi metalajn kordojn por pli bona kaj laŭta sono.

La plej popularaj instrumentoj de huĉjina familio estas erhuo ("Ĉina violino"), ĝonghuo ("Ĉina violo") kaj gaŭhuo (la plej alte sonanta huĉjino, uzata en Kantono). En 20-a jardeko ankaŭ estis inventitaj dihuoj, gehuoj kaj dijingehuoj, kiuj ludas rolon de violonĉeloj kaj kontrabasoj en Ĉina orkestro. Entute ekzistas ĉ. 30 diferaj instrumentoj en hucjina familio.

Plena Listo de Instrumentoj el Huĉjina Familio[redakti | redakti fonton]

Huĉin-devenaj kaj parencaj instrumentoj de aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Kamboĝo[redakti | redakti fonton]

Japanio[redakti | redakti fonton]

Koreo[redakti | redakti fonton]

Mongolio[redakti | redakti fonton]

Tajlando[redakti | redakti fonton]

Bharato[redakti | redakti fonton]

Tuvio[redakti | redakti fonton]

Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

Kazaĥstano[redakti | redakti fonton]

Kirgizio[redakti | redakti fonton]

Huĉina Societo Ŝi Ŝanpeng[redakti | redakti fonton]

La "Huĉina Societo Ŝi Ŝanpeng" estas familio de de tri-generaciaj huĉin-istoj, en Pekino. La societo estis fondita antaŭ 80 jaroj. Ĝi faris 4 huĉinojn famajn en la tuta opera rondo, kiuj akompanis la eminentajn pekin-operistojn Mei Lanfang, Ĉeng Yanqiu, Xun Huiŝeng kaj Ŝang Xiaoyun en ilia brila artista vivo. Nun tiuj kord-instrumentoj estas konservataj en teatro de Pekino. Majstro de huĉin-farado Ŝi Ŝanpeng forpasis en la okdekaj jaroj. Lia filo Shi Zhixian heredis la metiarton.

Kord-instrumentoj multe diferencas inter si. La huĉin-oj faritaj de la societo estas aparte distingiĝaj. Ili, el bambuaj tubo kaj kano kaj el serpenta haŭto, estas faritaj per eminenta metio. La bambua tubo kiel sonkesto estas rigore elektita, zorgeme polurita kaj borita. La bambua arĉo estas kurbigita super fajro el karboforno. Antaŭe preskaú ĉiuj familioj en Pekino havis karbofornon, sed nun ili uzas gason, tamen la societo de Shi daŭre uzas karbofornon ĝuste por kurbigi la arĉojn super la fajro.

Kvankam la huĉinoj estis preparitaj, tamen oni ne vendis ilin tuj. Antaŭe, majstro Shi ĉiam zorgeme agordis la kordojn, por ke ĉi tiuj sonu konforme al la malsamaj voĉoj kaj trajtoj de la majstroj de la pekina opero. S-ro Shi Zhixian bone konas la valoron de la marko "Shi-familia Huĉino". La kord-instrumentoj faritaj de Ia societo ne povas esti enmerkatigitaj sen lia agordado. Li diris: "Nun huĉinoj ne multe profitigas, tamen la metio kaj famo de nia familio ne povas esti ignoritaj. Se troviĝos preferantoj de huĉino, mi do heredigos la metion." Nun Shi Yousheng, lia 34jara filo, heredis lian arton. Li diris, ke, kvankam huĉino valoras malpli ol katokulo kaj brilianto, tamen ĝia muziko neniel perdiĝos. Nun en la metiejo kun areo de dekkelkaj kvadrataj metroj pendas multaj huĉinoj, kiuj estas rigardataj ne nur kiel ordinaraj muzikiloj, sed ankaŭ kiel simbolo de kulturo kaj historio.

Jiang Kemei

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]