Jimmy Connors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Connors
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1952 (1952-09-02) (71-jaraĝa)
en East St. Louis
Lingvoj angla
Loĝloko Santa Barbara • Belleville
Ŝtataneco Usono
Alma mater East St. Louis Senior High School
Familio
Edz(in)o Patti McGuire
Okupo
Okupo tenisisto • tenisa trejnisto
vdr

Jimmy Connors (naskita la 2-an de septembro 1952) estas eksa mondfama usona tenisisto. Li tenis la pintan pozicion en la rangotabelo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP) por tiama rekordaj 160 sinsekvaj semajnoj de 1974 ĝis 1977 kaj en sia kariero havis la pintan pozicion sume dum 268 semajnoj. Pri sia longa kaj sukcesa kariero, Connors ankoraŭ tenas tri elstarajn virajn unuopajn rekordojn de Malferma Erao: 109 titoloj de internaciaj turniroj, 1557 matĉoj luditaj, kaj 1274 matĉaj venkoj. Liaj titoloj inkluzivas ok gravajn unuopajn titolojn (kvin titolojn de la usona malferma ĉampionado, du Wimbledon-titolojn, unu titolon de la Aŭstralia malferma ĉampionado), tri jarfinajn ĉampionecojn, kaj 17 titoloj nomataj "Grandpremio Superseria". En 1974, li iĝis la dua viro en la epoko de malfermaj turniroj gajnanta tri gravajn titolojn en kalendara jaro, kaj ne estis permesita partopreni la kvaran, la francan malferman ĉampionadon. En 1982, li gajnis kaj la turniron de Wimbledon kaj la Usonan Malferman Turniron kaj estas konsiderata kiel la neoficiala pinta monda ludanto por tiu jaro, krom 1974 kaj 1976. Li emeritiĝis en 1996 en la aĝo de 43 jaroj.