Joachim Heinrich Campe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Campe
Johann Heinrich Campe

Joachim Heinrich CAMPE [joaĥim hajnriĥ kampe] (naskiĝis la 29-an de junio 1746 en Deensen apud Holzminden, mortis la 22-an de oktobro 1818 en Braunschweig) estis germana pedagogo kaj verkisto.

Li laboris inter alie kiel privata instruisto de la fratoj Alexander kaj Wilhelm von Humboldt.

El lia beletra verkaro plej famas la prilaborita traduko de la romano Robinson Crusoe, originale verkita de Daniel Defoe: Robinson d.J., 2 partoj, 1779/1780.