Johann Christian Volkhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Christian VOLKHART (naskiĝinta la 25-an de junio 1740 en Meiningen, mortinta la 4-an de januaro 1823 en Schalkau) estis germana protestantisma animzorganto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de Johann Georg Volkhart, pororfa predikisto, helpinstruisto kaj superintendanto je Frauenbreitungen[1], li edukiĝis komence fare de la gepatroj kaj la pli maljunaj fratoj. En 1755 li ekgimnazianis en Meiningen; unu lia instruisto estis Johann Karl August Musäus. En aprilo 1759 Volkhart ekstudis teologion kaj filozofion en Jena, ĉe Joachim Georg Darjes, Lorenz Johann Daniel Suckow, Johann Georg Walch, Johann Ernst Immanuel Walch, Johann Christoph Köcher, Karl Gotthelf Müller, Johann Friedrich Hirt kaj Johann Gottfried Tympe.

En 1761 li iĝis privata instruisto ĉe Friedrich Ernst Creutznacher, pastro en Oßmannstedt kaj posta superintendanto de Dornburg. Tie li ankaŭ lernigis aferojn al Johann Christian Stark la Maljuna.

En 1765 Volkhart iĝis vica lernejestro de la liceo en Meiningen; tie li vivis kune kun sia frato ade helpante malriĉajn lernantojn. Rektoro gimnazia li iĝis en 1773; inter liaj disĉiploj estis ekz. Johannes Walch, Ernst Julius Walch kaj Theodor Gottlieb Carl Keyßner.

En 1781 fariĝis li diakono ĉe la preĝejo Nia kara Sinjorino (Meiningen). En 1792 li nomumiĝis superintendanto en Schalkau.

Agadoj verkistaj[redakti | redakti fonton]

Li regis la hebrean lingvon kaj bonis en la fakoj de eklezia historio, dogmatiko, ekzegezo, krome de algebro, logiko, metafiziko kaj gramatiko de la germana lingvo. Verkis li ankau leksikonon pri la dialektoj en Meiningen kaj Schalkau. Lernigis li ankau la jidan. Li ŝatis legi verkojn de Johann Christoph Gottsched, Christian Fürchtegott Gellert, Johann Friedrich von Cronegk kaj Friedrich Gottlieb Klopstock kaj estis mem poeto. Krom grandan biblioteko kun malnovaj manuskriptoj li havis kolektojn mineralogian kaj numismatikan.

Ege engaĝiĝis li pri la apogo de ĉiuj talentitaj lernentoj sen konsideri ilian socialan klason. Tiel ŝuldiĝas bonan edukiĝon al li i.a. la pentristo Johann Heinrich Schröder kiu iĝis disĉiplo de Johann Heinrich Tischbein la Maljuna en Kaselo kaj poste kortega artisto en Braunschweig. Volkhart proponis malfermon de Landa porinstruista seminario. Kune kun la frato iĝis li ano de la framasonisma loĝio "Charlotte zu den drei Nelken" kies fratoj sukcese daŭrigis la klopodojn de starigo de tia semnario. Fine iĝis la unua seminari-estro Ernst Julius Walch, estante mem disĉiplo de Volkhart.

Dum sia diakoneco Volkhart kunlaboris en la literaturgazeto "Jenaische Allgemeine Literaturzeitung" kie li ofte publikigis recenzojn pri edifaj libroj. Alia periodaĵo en kiu legeblas liaj artikoloj estas "Gothaische gelehrte Zeitungen".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Christian Volkhart. Ĉe: Georg Christoph Hamberger, Johann Georg Meusel: Das gelehrte Teutschland oder Lexikon der jetzt lebenden teutschen Schriftsteller, Band 1. Lemgo, 1784. p. 105.
  • Johann Christian Volkhart. Ĉe: Neuer Nekrolog der Deutschen, 1. Jahrgang, 1823, 1. Heft. Ilmenau 1824, p. 32–44.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gesellschaft für Thüringische Kirchengeschichte: Thüringer Pfarrerbuch: Band 7: Herzogtum Sachsen-Meiningen, Evangelische Verlagsanstalt, 2017, ISBN 978-3-374-04615-7