Johann Nepomuk Holzhey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Nepomuk Holzhey, ankaŭ Holzhay (* 26-an de februaro 1741 en Rappen, hodiaŭ en Unteregg; † 18-an de septembro 1809 en Ottobeuren) estis germana orgenkonstruisto. Krom Karl Joseph Riepp kaj Joseph Gabler li estas rigardata kiel la plej grava orgenkonstruisto de la sudgermana baroko.

Johann Nepomuk Holzhey (anonima portreto)

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Holzhey ellernis sian metion unue je sia onklo Alexander Holzhey, kiu en 1758 finkonstruis ankaŭ la orgenon de Brixen. Al siaj dungintoj tamen ankaŭ apartenis Karl Joseph Riepp, ĉe kiu li kunlaboris ekde 1767 ĝis 1768 kiel submajstro je la konstruado de la orgeno en la katedralo de Salem. Antaŭe tamen, nome en 1766, li jam transprenintis la metiejon de sia bopatro Joseph Zettler en Ottobeuren, kie li ankaŭ ekloĝis. Du jarojn poste li eniris la laikan ordenon Rosenkranzbruderschaft en Ottobeuren.

Post la velkado de la ŝvabaj kaj bavaraj monaĥejoj sekve de la sekularigo en 1803 ankaŭ la orgenkonstruado draste malprosperis. Holzhey, kiu ĝis tiam konstruintis ĉ. 40 orgenojn, devis senage rigardi la subiĝon de sia metio. Dum la lastaj jaroj li perlaboris kiel riparolignaĵisto.

Holzhey kaptis la elementojn de la franca klasikstila orgeno, kiujn Riepp enkondukintis en supra Ŝvabio, kaj enigis ilin en la tradician supraŝvaban orgentipon.

Per Holzhay la dorsopozitivo malaperis en la orgenkonstruo de supra Ŝvabio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Orgeno de la monaĥopreĝejo Weißenau ĉe Ravensburg
Ludotablo de la orgeno en Weißenau
Orgeno de la abatejo de Neresheim

Ĉef- kaj ĥororgenoj de iagrade grandaj monaĥopreĝejoj:

  • Ursberg: monaĥopreĝejo St. Petrus und St. Johannes Evangelist, 1775–1776
  • Bad Buchau: kolegiata preĝejo St. Cornelius und Cyprian, ĉeforgeno, 1774-1776 (ne konservita)
  • Bad Buchau: kolegiata preĝejo St. Cornelius und Cyprian, ĥororgeno, ĉ. 1777 (restaĵoj de ventkestoj kaj traktilaro konserviĝis)
  • Obermarchtal: kolegiata preĝejo St. Peter und Paul, ĉeforgeno, 1782–1784
  • Obermarchtal: kolegiata preĝejo St. Peter und Paul, ĥororgeno, ĉ. 1790 (ne konservita)
  • Rot an der Rot: monaĥopreĝejo St. Verena und Mariä Himmelfahrt, Hauptorgel, 1789–1793 (bis auf wenige Register original erhalten)
  • Rot an der Rot: monaĥopreĝejo St. Verena und Mariä Himmelfahrt, ĥororgeno, 1786–1787 (orgenkesto kaj kelkaj registroj konserviĝis)
  • Ravensburg-Weißenau: monaĥopreĝejo St. Peter und Paul, ĉeforgeno, 1787
  • Oberelchingen: monaĥopreĝejo, ĉeforgeno, ĉ. 1790
  • Oberelchingen: monaĥopreĝejo, ĥororgeno, ĉ. 1790
  • Neresheim: monaĥopreĝejo St. Ulrich und Afra, granda okcidentflanka orgeno, ĝis 1798

Pli malgrandaj orgenoj:

  • Augsburg: Jezuita preĝejo, 1781 (ne konservita)
  • Ottobeuren-Eldern: pilgrimpreĝejo, nova verko por orgeno de 1710, 1795 (en 1806 Holzhey starigis ĝin post malkonstruado de la pilgrimpreĝejo en la parokopreĝejon St. Johannes Evangelist en Ummendorf aufgestellt, hodiaŭ nur la orgenkesto de ĉ. 1710 estas konservita)
  • Ottobeuren: Orgeno por flanka kapelo de la monaĥopregejo (nun en Babenhausen), 1797
  • Roggenburg-Schießen: pilgrimpreĝejo St. Maria Major, 1798 (kelkaj Holzhey-registroj estas konservitaj)
  • Zell, 1793 (ne konservita)
  • Dürmentingen: parokopreĝejo St. Johannes Evangelist (ne konservita; en 1869 malkonstruita kaj vendita al Göffingen, tie anstataŭigita en 1911)
  • Erkheim (ne konservita)
  • Ehingen-Kirchbierlingen: parokopreĝejo St. Martin

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Höflacher: Johann Nepomuk Holzhey. Ein oberschwäbischer Orgelbauer. (= Veröffentlichung der Gesellschaft der Orgelfreunde; 121). Oberschwäbische Verlagsanstalt, Ravensburg 1987, ISBN 3-926891-01-7 (zugl. Dissertation der Universität Tübingen, 1987)
  • Wolfgang Manecke, Johannes Mayr: Historische Orgeln in Oberschwaben. Der Landkreis Biberach. Schnell & Steiner, Regensburg 1995, ISBN 3-7954-1069-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]