Johannes Matelart

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johannes Matelart (ankaŭ Matelart, Matellarto, Matelarte kaj aliaj variaĵoj; persona nomo kelkfoje IoanneJean) (antaŭ 15387-a de junio 1607) estis flandra komponisto de la malfrua renesanco, kiu aktivis en Flandrio, Bonno, kaj Romo.

Vivo

Detaloj pri lia vivo estas relative raraj. Li originis en okcidenta Flandrio kaj deĵoris dum sia frua labora vivo kelkan tempon kiel ĥordirektisto en Bonno. Ĉ. 1558 li supozeble iris al Italio, restante tie ĝis 1562, kaj en 1565 li alprenis la postenon de maestro di cappella [kapelestro] ĉe la preĝejo Sankta Lorenco en Damaso, kie li restis pli ol 40 jarojn. Noto en publikaĵo de 1596 indikas, ke li ankoraŭ tenis la tiean postenon kaj ke li loĝis en Romo.

Verkoj

Kelkaj el liaj komponaĵoj transvivis kaj – nekutime por komponisto de la Roma Skolo – multaj el liaj instrumentaj verkoj. Li publikis verkkolekton de muzikaĵoj por liuto, kiu ne nur inkludis 15 fantaziojn komponitajn de li mem kiel tabulaturoj, sed ankaŭ aranĝaĵojn de pecoj verkitaj de Cristóbal de Morales kaj Francesco Canova da Milano.

Matelart ankaŭ skribis sakralan voĉkantan muzikon inkluzive serion da antifonoj por kvar kaj kvin voĉoj (1596). Tiu ĉi kolekto enhavas 21 kantojn de Matelart mem samkiel muzikaĵojn de aliaj komponistoj inkluzive Clemens non Papa, Orlando di Lasso, Costanzo Festa kaj Giovanni Pierluigi da Palestrina.

Ununura madrigalo de Matelart transvivis samkiel pluraj aliaj pecoj.

Fontoj kaj bibliografio

  • Godelieve Spiessens: "Ioanne Matelart", Grove Music Online, eld. L. Macy (Accessed March 10, 2006), (subscription access)
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4 (Noto: Reese kredis, ke ekzistis du samnomaj komponistoj, por komprenigi la grandan tempospacon inter la publikjaroj, sed plej novaj esploroj kontraŭdiras tion.)