John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury)

John Talbot, 1-a grafo de Shrewsbury, (naskiĝis inter 1384 kaj 1390, mortis la 17-an de julio 1453) estis angla generalo dum la centjara milito inter Anglio kaj Francio.

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

Li estis la dua filo de Richard (4-a Barono Talbot) kaj Ankoret, heredontino de la lasta Lordo Strange de Blackmere.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1404 al 1413 li militis kun sia pli aĝa frato Gilbert en Kimrio kontraŭ Owain Glyndŵr.

En 1409 li unue ĉeestis la anglan parlamenton.

De 1414 al 1419 li estis lordo-leŭtenanto (guberniestro) de Irlando, kie li altiris plendojn pro sia tre malmilda politiko. De 1420 al 1424 li militis en Francio. En 1425 li denove (kaj mallonge) servis kiel lordo-leustenanto de Irlando.

En 1427 li reiris al Francio kie li akiris grandan famon kiel militisto. Li partoprenis la sieĝon de Orléans (1428-1429). La 18-an de junio 1429 li kaptiĝis dum la batalo de Patay: li malliberiĝis dum la sekvaj kvar jaroj. La francoj liberigis lin interŝange por Jean Poton de Xaintrailles, kaj li denove estris anglajn armeojn en Francio, gajnante plurajn venkojn.

En 1445 Henriko la 6-a nomumis lin konestablo de Francio. En 1449 li denove kaptiĝis ĉe Rueno, kaj promesis neniam plu porti kirason kontraŭ la francoj. Li plenumis tiun promeson sed daŭre estris armeojn, kvankam li mem neniam batalis. La 17-an de oktobro 1452 li alteriĝis ĉe Bordeaux kun tri mil militistoj, kaj kaptis la urbon kaj poste la plejparton de Gaskonion. La sekvantan jaron la francoj sieĝis Castillon. Talbot marŝis por savi ĝin. La francoj ĉirkaŭis lian tendejon kun inter sep kaj dek mil soldatoj. Dum la sekva batalo la ĉevalo de John Talbot mortis pro kanonkuglo kaj falis sur lin: franca militisto rekonis lin kaj mortis lin per hakilo. Ankaŭ mortis lia filo John (1-a vicgrafo Lisle).

La francaj generaloj konstruis monumenton honore al Talbot. Lia koro entombiĝis ĉe la eniro de la preĝejo de Whitchurch (Shropshire).

Unua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 12-a de marto 1407 li edziĝis al Maud Nevill, nepino de John Neville (3-a barono Neville de Raby). Ili havis kvar gefilojn:

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

La 6-an de septembro 1425 li edziĝis al Margaret Beauchamp, filino de Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick) kaj Elizabeth de Berkeley. Ili havis ses gefilojn:

  • John Talbot (1-a vicgrafo Lisle, 1423-1453) kiu militis sub sia patro
  • Kavaliro Humphrey Talbot (m. ĉ. 1492)
  • Joan
  • Elizabeth, kiu edziĝis al John de Mowbray (4-a duko de Norfolk)
  • Lewis
  • Eleanor (m. 1468), kiu edziĝis al Kavaliro Thomas Butler kaj iĝis amorantino de Eduardo la 4-a (Anglio)