John de Critz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John de Critz
Naskiĝo 1551/1552
en Antverpeno
Morto 1-an de januaro 1642 (1642-01-01)
en Londono
Nacieco flandro
Sukcesis kiel artpentristo
Dato de entombigo 14-an de marto 1642
Loko de entombigo Londono
vdr


William Parker, 4-a barono de Monteagle. Atribuita al John de Critz, ĉ. 1615.

John DE CRITZ, aŭ John DECRITZ (naskiĝis en 1551/1552 en Antverpeno - entombigita la 14-an de marto 1642 en Londono) estis unu el kelkaj flandr- aŭ nederlanddevenaj pentristoj aktivaj en la angla reĝa kortego dum la regadoj de Jakobo la 1-a kaj Karlo la 1-a. Li estis nomumita kiel serjeant painter ĉe la reĝo ekde 1603, unue kune kun Leonard Fryer kaj ekde 1610 kune kun Robert Peake la pliaĝa.

La flandraj parencoj de De Critz kondukis la knabon al Anglio el Antverpeno, dum la habsburga persekutado de nederlandaj protestantoj. Li fariĝis lernoknabo ĉe la artisto kaj poeto Lucas de Heere.