Johnny Coles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Johnny Coles (John David Coles, * 3-an de julio 1926 en Trenton/Nov-Ĵerzejo; † 21-an de decembro 1997 en Filadelfio/Pensilvanio) estis usona ĵaztrumpetisto kaj flugilkornisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Coles eklernis en la aĝo de dek jaroj meminstrue la trumpetludon, poste aldoniĝis la flugilkorno kiel instrumento. Li studis ĉe la Mastbaum Vocational School en Filadelfio kaj ludis dum la militservo en la Dua Mondmilito en diversaj armebandoj. Post la milito li komence laboris en diversaj ritmenblusaj ensembloj, komence apud John Coltrane kaj Red Garland sub Eddie „Cleanhead“ Vinson, komence de la 1950-aj jaroj sub Earl Bostic kaj Bull Moose Jackson. Krome li prezentis kun Philly Joe Jones kaj ekde 1956 ĝis 1958 kun James Moody.

Ekde 1958 li estis membro de la bando de Gil Evans, kun kiu li sonregistris i.a. La albumojn Porgy and Bess, New Bottle, Old Wine (1958) kaj Great Jazz Standards (1959) samkiel Out of the Cool (1960), kiu validas kiel plej grava verko de Evans. En 1963/64 li kunlaboris je la albumo The Individualism of Gil Evans; la bandestro elstarigas Coles per soloo en la titolo "El Toreador". En 1964 lin dungis Charles Mingus por koncertvojaĝo tra Eŭropo, kiun Coles devis derompi pro malsangiĝo.

Li poste plulaboris en Novjorko, i.a. kun pianisto Duke Pearson kaj la brazila kantistino Astrud Gilberto. En 1968 li aliĝis al la unua sesopo de Herbie Hancock, kun kiu li en 1969 surdiskigis The Prisoner.

En 1969 li membriĝis en la orkestro de Ray Charles, al kiu li apartenis ĝis 1976, interrompite de dujara kunlaboro kun Duke Ellington. En la 1980-aj jaroj li laboris i.a. kun la Count Basie Orchestra kaj la bando Mingus Dynasty kaj partoprenis je projekto dediĉita al pianisto kaj aranĝisto Tadd Dameron. En 1989 li retiriĝis el la aktiva muziknegoco, prezentis tamen en 1996 kun Geri Allen okaze de la Jazzpar-koncertoj.

„La subtaksita kaj ekstreme efika improvizanto“ laŭ Rough Guide Jazz povis esprimi „ene de tonala spektro unuflanke multan per nur malmultaj notoj kaj aliaflanke, se bezonata, surmontri fluan teknikon.“

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • The Warm Sound kun Kenny Drew, Randy Weston, Peck Morrison, Charlie Persip, 1961
  • Little Johnny C kun Joe Henderson, Pete La Roca, Duke Pearson, Walter Perkins, Leo Wright, Bob Cranshaw (Blue Note, 1963)
  • New Morning kun Billy Hart, Horace Parlan, Reggie Johnson, 1982
  • Mingus At Town Hall With Eric Dolphy, The Great Concert, Paris 1964 kun la bando de Charles Mingus, 1964
  • Katumbo (Dance)" kun Bruce Ditmas, Gregory Herbert, Astley Fennell, Howard Johnson, Cedar Walton, Reggie Workman, 1971

Fontoj[redakti | redakti fonton]