Jon-selektiva elektrodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jon-selektiva elektrodo estas elektrodo, kies potencialo dependas plene, aŭ almenaŭ plejparte, de la aktiveco (koncentriteco) de unu sola speco de jonoj. Tial pere de ĝi eblas mezuri koncentritecon de koncernaj jonoj en la ĉeesto de granda nombro de alispecaj jonoj. La plej malnova kaj la plej konata jon-selektiva e. estas vitra elektrodo uzata por la mezurado de la pH-valoro.