Jordy Clasie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jordy Clasie
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1991 (1991-06-27) (32-jaraĝa)
en Harlemo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Jordy Clasie (prononco laŭ sistemo IFA [jɔrdi ˈklaːzi], do proksimume [JORdi KLA:zi], naskiĝis la  27-an de junio 1991(nun 1991-06-27) en Haarlem, do nun 32-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2012 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2010 estas profesia futbalisto en la klubo Feyenoord Roterdamo, kaj antaŭe jam ekde la jaro 2000, do ekde la 9-a vivjaro, membris en ties junulaj teamoj kaj la futbalista "junula akademio" de la klubo. En la jaroj 2008 ĝis 2013 li sinsekve ankaŭ estis membro de la naciaj teamoj de junuloj sub 18, 19 kaj 21 jaroj. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "16".