José María Morelos (Quintana Roo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Morelos
municipo de Meksiko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Poŝtkodo 77800–77809, 77850–77899
Kodo laŭ INEGI 23006
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 746
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 19°46′N 88°51′U  /  19.767°N, 88.85°U / 19.767; -88.85 (José María Morelos (Quintana Roo)) (mapo)
Alto ?Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,739 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de José María Morelos (Quintana Roo) en Quintana Roo (Meksiko)
Situo de José María Morelos (Quintana Roo) en Quintana Roo (Meksiko)
DMS
Situo de José María Morelos (Quintana Roo) en Quintana Roo
Situo de José María Morelos (Quintana Roo) en Quintana Roo
Situo de José María Morelos (Quintana Roo) en Quintana Roo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo José María Morelos Municipality [+]
vdr

José María Morelos estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

La ĉefurbo de la komunumo estas José María Morelos. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 32746 loĝantojn. El tiuj estis 16673 viroj kaj 16073 virinoj. La komunumo havas surfacon de 6,739 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas inter 35 ĝis ĉirkaŭ 100 metroj super la marnivelo (ju pli for de la atlantiko, des pli alta ĝenerale estas la reliefo).

En la komunumo ekzistas 110 loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj, domaroj). La ĉefaj loĝlokoj estas la sekvaj:

Ĉefaj loĝlokoj en la komunumo José María Morelos.
Loĝloko Loĝantoj
Tuta komunumo 32 746
José María Morelos 10 424
Dziuché 2 728
Sabán 2 058
La Presumida 1 171
Huay Max 1 133
X-Cabil 1 043
Kancabchén 1 035

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 26564 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 18128 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 68,2 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]