Joseph I. Breen
El Vikipedio
Joseph Ignatius BREEN (n. la 14-an de oktobro 1888 aŭ 1890 - m. la 5-an de decembro 1965) estis usona filmcenzuristo. Li kunlaboris kun la organizaĵo Motion Picture Producers and Distributors of America por efektivigi la tiel nomitan "Hays-kodon", kiu proponis regularon kaj gvidlinion pri la cenzurado de usonaj filmoj.
Lia rolo estis ludita de Edward Herrmann en la filmo The Aviator (2004).