Jotoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jotoko aŭ en hispana samprononce Yotoco estas municipo en la Valo de Kaŭko, Kolombio, kaj la ĉefurbo municipa. Temas pri malgranda vilaĝo el iom pli ol dek domaroj ĉiuflanke, kun proksimume 10 000 loĝantoj (la tuta municipo enloĝigas 17 000). Jotoko estas ĉirkaŭata de kanejoj, brutobredaj bienoj kaj malgrandaj kampoj; estas grava nacia ŝoseo kaj borde de tiu estas lokaj manĝejoj.

Estas en Jotoko domoj el adobo kaj ruĝaj tegmentoj; ĉe la enir- kaj elir-ejo estas skulptaĵo de virgulino.

Estas centra parko, reformita en 2007 en kies centro estas skulptaĵo de la indiĝena Yotoco, aŭ Yotac, kaciko tiea, kvankam tiu nomo estas disputinda kaj kelkaj interpretas ĝin kiel "fluto". Ĉe la parko estas urbodomo, katolika preĝejo ``Imaculada Concepcion``, Kulturdomo ``Herminio Salguero`` kaj municipa malsanulejo krom diversaj negocoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]