Jovana Janković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jovana Janković
Persona informo
Naskonomo Јована Јанковић
Naskiĝo 25-an de aprilo 1981 (1981-04-25) (43-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj serba
Ŝtataneco Serbio
Alma mater Universitato de Beogrado
Familio
Edz(in)o Željko Joksimović
Okupo
Okupo aktoroprezentistoĵurnalisto • televida prezentisto • handbalisto
vdr

Jovana Joksimović (naskiĝis 25an de aprilo 1981 kiel Jovana Janković) estas serbia prezentisto, konata pro prezentado de la matena televidprogramo Jutarnji program. Ŝi prezentis kun Željko Joksimović la 53an version de la Eŭrovido-Kantokonkurso en majo 2008 en Beogrado. Ŝi nun prezentas UranaK1 je K1 TV.

Joksimović komencis sian televidkarieron aĝe de 19, dum ŝi jam studis je universitato. Ŝi komencis labori je BKTV en 2001 kiel amuz-ĵurnalistino kaj aperis en la programoj Blockbuster kaj Trailer pri kinarto. Ŝi moviĝis al la nacia televido RTS en 2005 kaj laboris kiel kun-prezentisto de Jutarnji program, kio aperas dum labortagoj de 6a matene al 9a matene.

Joksimović prezentis kun kantisto Željko Joksimović la Eŭrovid-Kantokonkurson 2008 en Beogrado, kio okazis en 20a–24a de majo 2008. Ili edziĝis en januaro 2012 en Maldivoj.

Ŝi forlasis en Marto 2010 RTS kaj laboris ĉe RTV Pink por kunprezenti matenan programon. Ŝia unua filo Kosto naskiĝis la 10an de Aprilo 2014. Ŝi naskis la 2an de Oktobro 2017 la ĝemelinojn Ana kaj Srna.

En 2018 Joksimović forlasis RTV Pink por prezenti matenan programon je Prva Tv kun Srđan Predojević. La du prezentistoj en Septembro 2020 forlasis Prva Tv pro malkonsento kun televida administristaro. Joksimović estas de Decembro 2020 prezentisto de la matena programo UranaK1 je K1 TV, posedata de Željko Joksimović, sia edzo, kaj Manja Grčić, sia kunprezentisto.