Željko Joksimović
El Vikipedio
| Željko Joksimović Жељко Јоксимовић |
|
|---|---|
Željko Joksimović en 2008
|
|
| Bazaj informoj | |
| Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1972 en Belgrado, SR Serbio, SFR Jugoslavio |
| Profesio | soloa kantisto, komponisto, muzikisto |
| Instrumentoj | regas 11 malsamajn muzikilojn |
| TTT | www.zeljkojoksimovic.com |
Željko Joksimović (serbe: Жељко Јоксимовић, prononco [ʒěːʎko jôksimoʋitɕ]; naskiĝis la 20-an de aprilo 1972 en Belgrado, SR Serbio, SFR Jugoslavio, do nun 41-jara) estas serba soloa kantisto, komponisto, muzikisto kaj muzikproduktisto. Krom en sia hejmlando, li vaste konatas en Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Respubliko Makedonio, Kroatio, Slovenio, Grekio, Germanio, Aŭstrio kaj aliaj eŭropaj ŝtatoj.
La artisto reprezentis Serbion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2004 en Istanbulo kaj en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo - en Bakuo li atingis honorigindan trian pozicion.