Jovenel Moïse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jovenel Moïse
Persona informo
Jovenel Moïse
Naskiĝo 26-an de junio 1968 (1968-06-26)
en Trou-du-Nord
Morto 7-an de julio 2021 (2021-07-07) (53-jaraĝa)
en Pétion-Ville
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de nekonata valoro vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj haitia kreolafranca vd
Ŝtataneco Haitio vd
Alma mater Universitato Quisqueya • Collège Canado-Haïtien vd
Partio Haitian Tèt Kale Party vd
Familio
Edz(in)o Martine Moïse vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jovenel MOÏSE [ĴOV-nel Mo-IZ], [ˈʒɔvənɛl mɔˈiːz] (naskiĝis la 26-an de junio 1968, mortis la 7-an de julio 2021) estis haitia entreprenisto kaj politikisto. Li estis prezidanto de Haitio ekde 2017 ĝis sia murdo en 2021.

Moïse estis ĵurkonfirmita kiel prezidanto en februaro 2017 post sia elektovenkado je la dudeka de novembro 2016.[1] En 2019, politika agitado kaj popolaj alvokoj al lia eksiĝo fariĝis krizo.[2][3] Frumatene de la sepa de julio 2021, Moïse estis murdita, kaj lia edzino Martine estis grave vundita dum atako kontraŭ ilia privata loĝejo en Petionvillo, antaŭurbo de Portoprinco, kiu estas la ĉefurbo de Haitio.[4] Claude Joseph, la provizora ĉefministro, ekregis la landon post la murdo de Moïse.

Referencoj[redakti | redakti fonton]