Joy Davies

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joy DAVIES estas grava angla esperantistino loĝanta en Irlando. En la jaro 1970, post kelkaj jaroj de stagnado, estis reorganizita la Irlanda Esperanto-Asocio kaj ĝi estis renomita Esperanto-Asocio de Irlando. En februaro 1971 la Novaĵletero de la Asocio anoncis, ke Joy Davies, anglino ekde longe loĝanta en Irlando, estis elektita kiel Sekretario kaj Kasisto. Ekde tiam ŝi senpaŭze plenumas tiujn oficojn, kaj plie iĝis redaktoro de la asocia bulteno Nova irlanda esperantisto. En lia verketo Mallonga Historio de la Esperanto, Liam Kirk priskribas ŝin kiel "unu el la plej kompetentaj sekretarioj, kiun ni iam havis".

Verkoj kaj eldonaĵoj de Joy Davies en Esperanto[redakti | redakti fonton]

(Eldonitaj de la Esperanto-Asocio de Irlando, Dublino)

- Hundo de Ulstero, la vivo de Kuhulano (gaele: Cú Chulainn, ĉefa heroo de la gaela mitologio)

- Falsaj amikoj (broŝureto pri oftaj miskomprenoj en Esperanto)

- En la ĝardeno, bazan angla-esperanta vortaro de plej uzataj vortoj

- Esperanta traduko de La verda estonteco de la usona aŭtoro de sciencfikcio Harry Harrison, iam Honora Prezidanto de la Esperanto-Asocio de Irlando.

(Artikolo bazita sur informoj provizitaj de la estraro de la Esperanto-Asocio de Irlando en novembro 2008.)