Juan Orlando Hernández
Juan Orlando Hernández | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Orlando Hernández | |||||
Naskiĝo | la 30-an de septembro 1959 en Ŝablono:Flagikono urbeto Gracias, administra centro de la departemento Lempira, Honduro | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Honduro vd | ||||
Alma mater | Liceo Militar de Honduras • Faculty of Legal Sciences • Nacia Aŭtonoma Universitato de Honduro • Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Albany vd | ||||
Partio | Nacia Partio de Honduro | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Hilda Hernández • Juan Antonio Hernández vd | ||||
Edz(in)o | Ana García Carías vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | narkotaĵtrafikisto • politikisto • advokato vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Orlando Hernández Alvarado (naskiĝis la 28-an de oktobro 1968 en la urbeto Gracias, administra centro de la departemento Lempira), ofte mallongigita Joh, estas hondura politikisto kaj komercisto kiu laŭ la oficialaj statistikoj ricevis plej multajn voĉojn en al nacia parlamenta baloto de novembro 2013, kaj proklamiĝu la nova prezidanto de la lanto la 27-an de januaro 2014. Kiel membro de la konservativa Nacia Partio de Honduro li estis la efektiva prezidanto de la parlamento Nacia Kongreso de Honduro inter januaro 2010 kaj junio 2013, kiam li ricevis permeson de la Kongreso retiriĝi el ĉiuj respondecoj en la Kongreso por dediĉi sin al sia prezidanta balota kampanjo (formale li ankoraŭ oficus kiel parlamenta prezidanto ĝis la 25-a de januaro 2014).
En la prezidanta baloto ankaŭ kandidatis Xiomara Castro, edzino de la iama perforte eksigita prezidento Manuel Zelaya, reprezentante la maldekstran politikan partion Liberdad y Refundación ("libereco kaj refondiĝo"). La edzino de la detronigita iama prezidento de Honduro estis ĉefo de la movado rezistanta kontraŭ la nacia puĉo de 2009, kiu antaŭtempe elpelis sian edzon el la potenco. Kiam la 24-an de novembro 2013 oficiale proklamiĝis balota venkinto kaj estonta prezidento Juan Orlando Hernández kaj anonciĝis ke Xiomara Castro ricevis la duan plej grandan nombron de voĉdonoj, ŝi en forta protesto malakceptis la rezulton.