Ĵubo
| Ĵubo | |
| arabe: جوبا, angle: Juba | |
| urbo | |
|
Vido al Ĵubo
|
|
| Oficiala nomo: جوبا | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Centra Ekvatorio |
| Rivero | Blanka Nilo |
| Situo | Ĵubo |
| - alteco | 550 m s. m. |
| - koordinatoj | 04°51′00″N 31°36′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 4.85 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">4.85°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 508 908 (2012) |
| Fondo | 19-a jarcento |
| Horzono | GMT (UTC+3) |
| Telefona antaŭkodo | 211-851 |
|
Situo enkadre de Sud-Sudano
|
|
Ĵubo (alternative Ĝubo) (angle Juba - arabe جوبا prononco [dʒuːbəˈ) ]) estas ĉefurbo de Sud-Sudano kiel metropolo en regiono Centra Ekvatorio.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
Loĝantara evoluo:
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1973 (censo) | 56.737 |
| 1983 (censo) | 83.787 |
| 1993 (censo) | 114.980 |
| 2005 (kalkulo) | 163.442 |
Loĝantaro: la popolo barioj estas la plej forta grupo de Ĵubo, ĉ. duono de la urbo estas katolika.
Historio [redakti]
La 12-an kaj 13-an de junio 1947 en la urbo okazis Konferenco de la Sudana Administrado, kiu historiiĝis kiel Ĵubo-konferenco. En tiu konferenco la britoj kaj la reprezentantoj de Nord-Sudano decidis pri reunuiĝo de la lando, sen partopreno de la sud-sudanaj reprezentantoj.
La 8-an kaj 9-an de julio 1965 okazis en Ĵuba la t.n. Ĵuba-masakro. Oni tiam murdis 1400 homojn, inter ili reprezentantojn de la sud-sudana elito.
La 2-an de februaro 1977, ribelis la registaraj trupoj en Ĵubo.
Ĝis 2004 okazis tie bataloj, sed post la armistico, la regiono estis transdonita al la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (SPLA). Post morto de John Garang, gvidanto de SPLA, la loĝantoj de la urbo murdis 13 arabojn en la urbo kaj multajn forpelis.
Ĵubo estas ĉefurbo de 2011.
Infrastrukturo [redakti]
- flughaveno
- river-haveno ĉe la Nilo
Instruado [redakti]
Universitato de Ĵubo, ligita al Universitato de Ĥartumo.
Vidindaĵoj [redakti]
- katedralo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj
Famuloj [redakti]
Tie estas entombigita John Garang.