Juha Väätäinen
Juha Väätäinen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Toivo Juha Väätäinen |
Naskiĝo | 12-an de julio 1941 (82-jaraĝa) en Oulu |
Loĝloko | Helsinko |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | politikisto • pentristo • longdistanca kuristo • mezdistanca kuristo • lerneja majstro • ĉeftrejnisto |
Juha Väätäinen, naskiĝinta en 1941, estas finna kuristo kaj atleto. En Atletika Eŭropa Ĉampioneco de 1971 li ricevis oran medalon en kuro de 5000 m kaj de 10 000 m. Li estas ankaŭ trejnisto. En lia hejmloko Piippola estas aranĝata ĉiujare laŭ li nomita kurkonkurso. En 2011–2015 li estis membro de finna parlamento. Lia partio estis Veraj finnoj.