Julian Sorell Huxley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Sorell Huxley

Kavaliro Julian Sorell HUXLEY FRS (22 Junio 1887 – 14 Februaro 1975) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciisto. Li estis la unua uzanto/elpensinto de la vorto transhumanismo.
Li estis por la natura selektado, kaj ĉefrolulo pri la evoluada sintezado en la meza 20a jarcento. Li estis la unua direktoro de Unesko, sekretario de la Zoologia Societo de Londono, kaj fondanta membro de la Monda Sovaĝviva Fonduso (World Wildlife Fund).

Huxley estis membro de la fama familio Huxley. Lia frato estis la konata verkisto Aldous Huxley, lia duonfrato Andrew Huxley estis biologo kaj laŭreato de Nobelpremio; lia patro Leonard Huxley estis verkisto kaj redaktisto; kaj lia patra avo Thomas Henry Huxley estis amiko kaj subtenanto de Charles Darwin kaj propagandanto de evoluado.