Jupiteraj ringoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skemo de la jupitera ringsistemo kun la kvar ĉefaj komponantoj

La planedo Jupitero havas sistemon de ringoj, konata kiel la ringoj de Jupitero aŭ la Jupitera ringsistemo.

Ĝi estis la tria ringsistemo malkovrita en la sunsistemo, post tiuj de Saturno kaj Urano. Ĝi estis unue observita en 1979 per la Voyager 1 kosmosondilo [1] kaj plue studata en la 1990aj jaroj de la Galileo-sondilo.[2] Poste ĝi estis observita de la kosmoteleskopo Hubble kaj de surtere por la pasinta 25 jaroj.[3] Nur la plej grandaj haveblaj tero-bazitaj teleskopoj kapablas observi la ringojn.[4]

Falskoloraĵo de haloa ringo (Galileo, 1996/11/08)
Ĉefa Jupitera ringo, fotita de Galileo. La Metisa tranĉo klare videblas.
Gosameraj ringoj (Galileo 1996)

La Jupitera ringsistemo estas tre malforta kaj konsistas plejparte el polvo.[5] Eblas distingi kvar ĉefajn partojn:

  • haloa ringo - dika interna toro de partetoj
  • ĉefa ringo - relative hela, eksterordinare maldika "ĉefa ringo";
  • Gosamero A Amalteo kaj
  • Gosamero B Tebo.
    La du lastaj estas larĝaj, dikaj kaj malbrilaj eksteraj ringoj, kiuj konsistas el materialo de la du lunoj laŭ kiuj ili estas nomataj: Amalteo kaj Tebo. [6] Ilia nomo devenas de la angla gossamer = fajna, delikata.
  • Krome: eksterega ringo. Ĝi estas ekstreme maldika ringo en orbito de 640.000-km-a diametro; ĝi kliniĝas je 20° de la ekvatora ebeno de Jupitero kaj rivoluas kontraŭdirekte. Ĝia deveno ankoraŭ ne estas konata, nur estas supozo, ke ĝia materialo devenas ne de Jupitero aŭ ĝiaj lunoj, sed el interplaneda polvo.

Klarigi la devenon de la ringoj estis tasko de la Galileo-misio. La fajna polvo plej verŝajne devenas de la malgrandaj rokecaj lunetoj de Jupitero. La lunoj estas daŭre alfrapataj de malgrandaj meteoritoj. Pro la malgranda gravito la alfrape suprenĵetita materialo ne refalas al la lunetoj, sed ekiras en orbiton ĉirkaŭ jupitero, kaj tiel daŭre "replenigas" la ringojn.

La ĉefa ringo kaj la haloa ringoj konsistas el polvo elĵetita de la lunoj Metiso, Adrasteo kaj aliaj, ĝis nun ne konataj korpoj rezulte de rapidegaj alfrapoj. [2] Altrezoluciaj bildoj akiritaj en februaro kaj marto 2007 de Novaj Horizontoj sondilo rivelis riĉan fajnan strukturon en la ĉefa ringo.[7]

En videbla kaj proksima-transruĝa lumo, la ringoj havas ruĝetan koloron, krom la haloa ringo, kiu estas blua aŭ neŭtralkolora.[3] La grandeco de la polveroj en la ringoj varias, sed plejparte la partikloj mezuras diametre ĉ. 30 μm en ĉiuj ringoj [8] krom en la haloo, kie dominas submikrometra polvo.

La totala maso de la ringa sistemo estas nebone konata, verŝajne inter 10¹¹ ĝis 10¹⁶ kg (do, nur miliardono aŭ malpli de la termaso).[9] Ankaŭ la aĝo de la ringa sistemo ne estas konata, sed eble ĝi ekzistis ekde la formado de Jupitero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, B. A.; Soderblom, L. A.; Johnson, T. V.; et al. (1979). "The Jupiter System through the Eyes of Voyager 1". Science 204: 951–957, 960–972. doi:10.1126/science.204.4396.951. PMID 17800430. http://adsabs.harvard.edu/abs/1979Sci...204..951S.
  2. 2,0 2,1 Ockert-Bell, M. E.; Burns, J. A.; Daubar, I. J.; et al. (1999). "The Structure of Jupiter’s Ring System as Revealed by the Galileo Imaging Experiment". Icarus 138: 188–213. doi:10.1006/icar.1998.6072. http://adsabs.harvard.edu/abs/1999Icar..138..188O.
  3. Meier, R.; Smith, B. A.; Owen, T. C.; et al. (1999). "Near Infrared Photometry of the Jovian Ring and Adrastea". Icarus 141: 253–262. doi:10.1006/icar.1999.6172. http://adsabs.harvard.edu/abs/1999Icar..141..253M.
  4. de Pater, I.; Showalter, M. R.; Burns, J. A.; et al. (1999). "Keck Infrared Observations of Jupiter’s Ring System near Earth’s 1997 Ring Plane Crossing" (pdf). Icarus 138: 214–223. doi:10.1006/icar.1998.6068. http://www.astro.umd.edu/~hamilton/research/reprints/DePater99.pdf.
  5. Showalter, M. A.; Burns, J. A.; Cuzzi, J. N.; Pollack, J. B. (1987). "Jupiter's Ring System: New Results on Structure and Particle Properties". Icarus 69 (3): 458–498. doi:10.1016/0019-1035(87)90018-2. http://adsabs.harvard.edu/abs/1987Icar...69..458S.
  6. Esposito, L. W. (2002). "Planetary rings". Reports On Progress In Physics 65: 1741–1783. doi:10.1088/0034-4885/65/12/201. http://www.iop.org/EJ/abstract/0034-4885/65/12/201.
  7. Morring, F. (May 7, 2007). "Ring Leader". Aviation Week & Space Technology: 80–83.
  8. Throop, H. B.; Porco, C. C.; West, R. A.; et al. (2004). "The Jovian Rings: New Results Derived from Cassini, Galileo, Voyager, and Earth-based Observations" (pdf). Icarus 172: 59–77. doi:10.1016/j.icarus.2003.12.020. http://ciclops.org/media/sp/2007/2687_7449_0.pdf.
  9. Burns, J.A.; Simonelli, D. P.;Showalter, M.R. et al. (2004). "Jupiter’s Ring-Moon System". in Bagenal, F.; Dowling, T.E.; McKinnon, W.B. (pdf). Jupiter: The Planet, Satellites and Magnetosphere. Cambridge University Press. http://www.astro.umd.edu/~hamilton/research/preprints/BurSimSho03.pdf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]