Jusoj
Jusoj estas komuna nomo de du nazaj vokaloj de la praslava lingvo, kaj de la respondaj literoj en la slavonaj alfabetoj: la malgranda juso (slavone « юсъ малъıи », kirilice Ѧѧ) kaj la granda juso (respektive, « юсъ большии », Ѫѫ). Antaŭate de I (j) la jusoj formis ligaturojn: Ѩѩ (ję) kaj Ѭѭ (jǫ).
Fonetika valoro
La malgranda juso prezentas antaŭan nazan vokalon /ɛ̃/ (en la slava filologio signatan per ę).
La granda juso prezentas malantaŭan nazan vokalon /ɔ̃/ (en la slava filologio signatan per ǫ).
La liternomoj
La etimologio de la nomo jus ne estas konata. La epitetoj malgranda kaj granda neniel rilatas al uskleco.
En Esperanto eblus uzi sufiksojn por formi unuvortajn liternomojn: juseto (por la «malgranda juso») kaj jusego (por la «granda juso»).
La deveno
La jusoj devenas el la prahindeŭropaj sonkombinoj «vokalo + m aŭ n» en fermita silabo (do, samkiel la nazaj vokaloj en la franca skribo):
- emT, enT; imT, inT; ēm, ēn → ę
- omT, onT; umT, unT; ām, ān → ǫ
Ekzemple:
- Praslava *pa-mętь (memoro) el *mn̥tis; kp la latinan mens, genitive mentis (menso).
- Praslava *zǫbъ (dento) el *g̑ombhos; kp la germanan Kamm.
- Praslava *pętь (kvin) el *penkti; kp la grekan πέντε/pente, germana fünf, latine quinque.
- Praslava gǫsь (ansero), kp la germanan Gans.
- Praslava ǫgъlъ (angulo), kp la latinan angulus.
Evoluo
La granda juso persistis en la bulgara alfabeto ĝia la jaro 1945-a, kvankam ĝi ne plu respondis al naza vokalo en la norma lingvo, indentiĝinte kun ъ (t.e. ă; kvankam la nazsono plu ekzistas en la bulgara-makedonaj dialektoj ĉirkaŭ Tesaloniko kaj Kastoria en Greklando).
En la rusa lingvo la malgranda juso ŝanĝiĝis en ['a], kunfandiĝis kun ꙗ, kaj kun tiu lasta ricevis la formon я en la moderna alfabeto rusa.
La granda juso ŝanĝiĝis ruslingve en la sonon [u], kaj de post la 10ª jc malaperis el la skribo, anstataŭigite de la responda litero cirila (la moderna rusa у: рѫка→рука).
La pola lingvo konservis nazajn vokalojn, kaj en certaj pozicioj ĝia litero ę havas la sonvaloron de la malgranda juso, dum la litero ą tiun de la granda (t.e. de /ɔ̃/); tamen ne rekte ili respondas al la praslavaj jusoj:
- la pola Ę respondas al mallonga juso (granda aŭ malgranda);
- la pola Ą respondas al longa juso (granda aŭ malgranda);
- krome, la konsonantoj antaŭantaj la malgrandan juson moliĝis (samkiel en la rusa).
Do, maldetale, la polaj ę, ą etimologie respondas al la praslava ѫ; dum ię, ią, ję, ją respondas al ѧ, ѩ, ѭ.
Resume,
Praslave | *ę | *pętь | *ǫ | *zǫbъ | |
---|---|---|---|---|---|
Okcidentslave | Pole | ię, ią | pięć | ę, ą | ząb |
Ĉeĥe | ě, a, ja, í | pět | u | zub | |
Suprasorabe | ja, je | pjeć | |||
Malsuprasorabe | ě, e | pěś | |||
Orientslave | Ruse | ´a | пять ( p´at´ ) | зуб (zub) | |
Sudslave | Serba-kroate | e | pet | zub | |
Slovene | pet | o | zob | ||
Bulgare | пет (pet) | ă | зъб (zăb) | ||
(Esperante) | kvin | dento |