Justus (Canterbury)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justus

Justus (m. la 10-an de novembro inter 627 kaj 631) estis sanktulo kaj la kvara ĉefepiskopo de Canterbury, Kent, Anglio.

Verŝajne li alvenis al Kent kun la dua grupo de misiistoj senditaj de la papo Gregorio la 1-a en 601. En 604 Aŭgusteno de Canterbury konsekris lin episkopo de Rochester (Kent). Li kunsubskribis leteron de Laŭrenco de Canterbury al irlandaj episkopoj en kiu Laŭrenco penis persvadi ilin celebri Paskon je la sama dato ol la roma eklezio. En 614 li ĉeestis eklezian konsilion ĉe Parizo.

Post la morto de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent, la paganoj refortiĝis kaj Justus fuĝis al Francio. Tamen ne post la fino de 617 li denove estris sian diocezon.

En 624 li iĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Li konsekris Paulinus kiel la unua episkopo de Jorko antaŭ ol tiu eliris de Kent por akompani Aethelburg, fratinon de Reĝo Eadbald (Kent), al Northumbria kie ŝi edziĝis al Edwin, reĝo de Northumbria.

Post lia morto li estis venerata kiel sanktulo, kun fest-tago la 10-an de novembro.