Juval Neria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juval Neria
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1952 (1952-07-09) (71-jaraĝa)
en Holon
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo
Okupo
Okupo psikiatro • psikologooficiro
vdr

Juval Neria (hebree יובל נריה, per angla latinliterigo Yuval Neria, naskiĝis la 9-an de julio 1952) estas israela kuracisto. Li funkcias kiel profesoro pri medicina psikologio ĉe la fakoj pri psikiatrio kaj epidemiologio en la medicina centro de la Universitato Kolumbio, esploristo kaj direktoro de programo pri traŭmatoj kaj posttraŭmata streĉa perturbo ĉe la Ŝtata Psikiatria Instituto de Novjorko kaj la Sekcio de Psikiatrio de la Universitato Kolumbio. Juval Neria estas ricevanto de la Medalo Pro Heroismo (עיטור הגבורה, Itur ha-Gvura), la plej alta ordeno de Israelo, pro siaj esploroj dum la Milito de Jom Kippur de 1973.