János Bottyán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BOTTYÁN János [pr. botja:n] estis hungara reformita pastro, redaktoro naskiĝinta en Belényes la 23-an de oktobro 1911 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de januaro 1984.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bottyán finis teologion en Debreceno, poste dum ok monatoj li faris diakonian laboron en Instituto Bethlen proksime de Bielefeld. Hejmenveninte li estis helppastro en Sáp, Körösnagyharsány, Sarkad, Sarkadkeresztúr, Magyarhomorog, Okány kaj Baktalórántháza. Ekde 1940 li estis misia sekretario de la gazeto Református Jövő, poste ĝia vicredaktoro. Pli poste li redaktis la gazetojn Új Magyar Asszony, Élet és Jövő, Zsinati Tudósító, Református Egyház, Református Híradó, Confessio. Li aranĝis plurajn ekspoziciojn, redaktis albumojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Romba döntött és felépített templomaink 1945-1950 (Bp., 1950);
  • Hitünk hősei (Bp., 1971);
  • Kálvin téri templom története 1830-1980 (Bp., 1980);
  • A magyar Biblia évszázadai (Bp., 1982);
  • Belényestől Segesvárig (szerk. Király László, Bp., 1987).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon