Júlia Bálint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Júlia Bálint
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1937 (1937-10-27) (86-jaraĝa)
Lingvoj hungararumana
Familio
Edz(in)o Tibor Bálint
Okupo
Okupo armenologo
vdr

Júlia BÁLINT [ba:lint], fraŭlinomo 'Kovács', estas rumania hungara bibliotekistino, armenologino. Ŝi naskiĝis en Kluĵo la 27-an de oktobro 1937. Ŝi estas la vidvino de la verkisto Tibor Bálint.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Júlia Bálint diplomitiĝis pri hungaraj lingvo kaj literaturo en 1959 en la Universitato Bolyai de Kluĵo. De 19961 ĝis 1964 ŝi laboris en la katedro de lingvistiko de UBB de Kluĵo, poste ĝis 1995 ŝi estis bibliotekistino de la Centra Universitata Biblioteko de Kluĵo. De 1997 ŝi estas kunlaborantino de la kajero Erdélyi Örmény Gyökerek (Transilvaniaj Armenaj Radikoj) de Budapeŝto. Ŝi ricevis en 2006 premion Kristóf Szongott en Budapeŝto.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az erdélyi magyarörmények társadalmi szerepe, örmény-katolikus egyháza és identitástudata régen és ma (Szamosújvár, 1999);
  • Aranyos-vidék magyarsága - Aranyosszék, Torda és vidéke a változó időben kunulaŭtorino, (red. Keszeg Vilmos - Szabó Zsolt);
  • Vallomás repedt tükör előtt. Memoraĵo de Tibor Bálint, kunulredaktorino, (Kv. 2007).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.