Károly Barakonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Barakonyi
Károly Barakonyi
Károly Barakonyi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1938 (1938-10-07) (85-jaraĝa)
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero
vdr

Károly Barakonyi [kAroj barakonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barakonyi Károly estas hungara inĝeniero, profesoro, ekonomikisto.

Károly Barakonyi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 7-an de oktobro 1938 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Barakonyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris elektroinĝenieran diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1962. Li akiris plian diplomon pri ekonomia inĝeniero en 1968. Post la unua diplomo li laboris en serva kompanio ĝis 1974, tiam li doktoriĝis en Universitato Corvinus de Budapeŝto, poste li instruis en Scienca Universitato Janus Pannonius. Li akiris gradon PhD en 1978, DSc post jardeko antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1979 li atingis la instruan rangon docento, en 1990 universitata profesoro, fine en 2008 emerita profesoro. Interrompoj okazis en la jaroj 1989-1990, 1991-1992, tiam li instruis en Universitato de Pensilvanio. Ekde 2006 li instruis ankaŭ en Scienca Universitato de Szeged. Li estis en Pécs katedrestro (1986-2004) kaj rektoro (1994-1997). Li ricevis premiojn precipe en la 2000-aj jaroj. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Számítógépes vállalati tervezés (1984)
  • Stratégiai management (inter 1991-2008 6 eldonoj)
  • Vállalati kultúra (2004)
  • Challenges the finance profession has been facing following the 2008-2009 crisis(2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.