Károly Nagy (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly NAGY [kAroj nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Károly estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en (1965), ordinara en (1982)) de Hungara Scienca Akademio.

Károly Nagy [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1926 en Ete (vilaĝo), li mortis la 4-an de julio 2016.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Nagy akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1950, poste li ekinstruis samloke en la universitato en 1960 en rango docento. En la sekva jaro li estis nomumita universitata profesoro. Li kandidatiĝis en 1954, li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1960. Ĝis 1966 li estis dekano, poste rektoro, inter 1968-1993 katedrestro. Li pensiuliĝis en 1997. Li okupiĝis pri kvantuma mekaniko kaj fizika relativeco. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis finnan premion en 1969, poste diversajn hungarajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elméleti fizikai feladatok (Teoriaj fizikaj taskoj), (1951)
  • Statisztikus mechanika (1965)
  • Kvantummechanika (Kvantuma mekaniko), (1978)
  • Elméleti mechanika (Teoria mekaniko), (1985)
  • Termodinamika és statisztikus mechanika (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]