Kaĥeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Kaĥeti en Kartvelio
Situo de Kaĥeti en Kartvelio

Historio-geografia provinco en orienta Kartvelio, en la baseno de riveroj Iori kaj Alazani. Ĝis 8 jc estis en konsisto de Kartlia (Iberia) regno, poste sendependa princejo. De la 12 jc en Kartvela regno, de la 2a duono de 15 jc formiĝis Kaĥetia reĝlando. En 1659 okazis granda ribelo kontraŭ irana regado, kaŭzita pro la intenco de iranaj potencoj ekloĝigi en Kaĥetiaj fekundaj valoj turkmanajn tribojn. De 1762 - Unuiĝinta Kartli-Kaĥetia reĝlando. En 1801 aliĝis al Rusia Imperio.

Kaĥetio estas la patrujo de vito. Ĉi tie oni kulturas kelkajn dekojn da sortoj de vinbero, produktante bonegajn vinojn. Ĉi-tie loĝas laboremaj kaj humurohavaj homoj, konservante tra jarcentoj riĉan kantan folkloron kaj historiajn monumentojn. La ĉefaj vidindaĵoj estas urboj Telavi (administracia centro) kaj Signagi, monaĥejaj kompleksoj en Gareĝi, Ŝuamta, Ikalto, katedra templo Alaverdi.

Vidu ankaŭ