Kadavrobruligejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kadavrobruligejo de la firmao, siatempa bildigo el 1874

Kadavrocindrigejokadavrobruligejo estas instalaĵo por la bruligo de homaj aŭ bestaj kadavroj kaj alternativo al enterigo. Ĉar bruligo de homaj mortintoj laŭ PIV[1] ankaŭ nomiĝas kremacio, alia nomo por la instalaĵo estas kremaciejo.

La historio de la kadavrobruligo originas jam en la ŝtonepoko. La disvastiĝo de la kremado tamen dependas ankaŭ de la kulturo kaj aparte de la regantaj religioj. Dum kiam judismo, islamo kaj bahaismo plene malpermesas ĝin ĝis nun, la parenca al ili kristanismo ekde la epoko de la modernismo ĝin ne plu malpermesas, tamen rekomendas la entombigon. En budhismaj kaj en hinduismaj landoj kaj kulturoj kremacio estas laŭtradicia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]