Kaguo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hupa kaguo

La Kaguo (Rhynochetos jubatus) estas krestohava, longkrura kaj bluecgriza birdo endemia de la densaj montarbaroj de Novkaledonio. Ĝi estas la nura survivanta membro de la genro Rhynochetos kaj de la familio Rinoketedoj, kvankam oni priskribis duan specion el fosilioj. Ĝi estas 55 cm longa, kaj havas palgrizan plumaron kaj brilajn ruĝajn krurojn. Ties 'nazaj kornoj' estas unika karaktero ne kunhavata kun iu ajn alia birdospecio. Ĝi estas nefluga birdo, kaj pasas sian tempon sur aŭ ĉe la grundo, kie ĝi ĉasas siajn senvertebrulajn predojn, kaj konstruas neston el bastonetoj sur la arbara grundo. Ambaŭ gepatroj kunhavas kovadon de ununura ovo, same kiel la idozorgadon. Ĝi estas vundebla fare de enmetitaj predantoj, kaj estas minacata al formorto.

ovo de Rhynochetos jubatus - Muzeo de Tuluzo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]