Kakamega

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kakamega estas urbo (preskaŭ grandurbo), diocezo kaj universitata urbo de 2006 en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.

Bazaj informoj

Geografio

Kakamega situas en okcidenta parto de la lando. Ekvatoro etendiĝas 30, Kisumu 52 km. Apud la urbo estas densa ĝangalo, plejparte netuŝita.

Loĝantaro

En la urbo kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo precipe vangaoj vivas.

Historio

En la 1930-aj jaroj oroministoj havis la urbon, kiel cellokon.

Ekonomio

Kakamega estas centro de la sukeroproduktado de la lando.

Trafiko

Kakamega havas flughavenon kaj trairan ĉefvojon el Kisumu, fine estas malpli grava vojo al Ugando.

Klimato

Kakamega situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo varias inter 11-26 °C. Jare pluvas ĉ. 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en januaro kaj februaro pluvas malpli.

Fontoj

  • Angla, pola kaj serba Vikipedioj
  • Mapo