Kalijugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ciklo de la juga
(Kali Juga estas viola)

Kali Juga (en skribsistemo Nagario: कलियुग ), « aĝo de Kali » estas la kvara kaj nuna aĝo de la hinduisma kosmologio. La tri aliaj estas Krita Juga, Trétâ Juga kaj Dvâpara Juga.

Laŭ la Mahabharato, tiu aĝo komencis kiam Kriŝno estis mortigita fare de ĉasisto, kio estis datita la 18-an de februaro -3012 (laŭ la julia kalendaro) aŭ la 23-an de januaro -3012 (laŭ la gregoria kalendaro). Tiu dato estas la origino de la Hinda kalendaro.

Tiu estas la aĝo de la pleja sufero, sub influo de la demono Kali ( कलि ), (kiun oni konfuzu kun la diino Kalio ( काली ))

Ĝi finos, laŭ la hinduisma kredo, 432 000 jaroj pli malfrue, (do, en la gregoria jaro 428 988) kiam nova avataro de Viŝnuo revenos kaj komencigos novan ciklon da juga, kun la Krita Juga, ora epoko de ordo (darmo) kaj feliĉo sur Tero.


Ŝablono:Ĝermo-religio