Kalinkaviĉi
Kalinkaviĉi (beloruse. Калінкавічы; ruse Kalinkoviĉi) estas urbo en la respubliko Belorusio en la Homela regiono kun ĉ. 37.000 loĝantoj.
Geografio
La urbo situas en la sudo de la lando oriente en la regiono Polesio inter la urboj Mazir (11 km diste) kaj Homel (120 km diste).
Trafiko
Kalinkaviĉi situas ĉe la vojkruciĝo inter la fervojlinioj kaj ĉefstratoj de Bresto al Homel kaj de Minsk al Kiev.